Hodiaŭ, mi legis pagojn el esperanta libro kiuj temas pri
diversaj religioj, kaj estis skribita je 1969. La paĝojn estis montrita al mi per mia amiko Neil BLONSTEIN.
Mi volis alŝuti ĉi tiun paĝojn al mia blogo, ĉar ili temas
pri mia religio, Kvakerismo.
Mi ne naskiĝis kiel Kvakerulo. Mi kreskiĝis kiel la Suda-Baptististulo. Tamen, dum mia vivo kun la preĝejo, mi havis spertojn kiuj igis min forlasi el la fido. Mi spertis mistrakton mensan,
emocian, kaj eĉ seksan kiam mi trovis ke mi estas geja. Mi estis perfortita
partopreni en <<terapio>> por ŝanĝi mian seksan-orientecon. Tiuj
jaroj ne estis facilaj, kaj mi forlasis la fido dum kelkaj jaroj. Mi ne ofte
parolis pri tiuj spertoj, kaj estas longa rakonto. Tamen, mi eble skribos unutage.
Dum longa tempo, mi ne volas aŭdi ion ajn pri religio, aŭ Dio,
aŭ spiriteco, ĝis, unutage, mi trovis Kvakerismon. Tuj sentas kiel hejmo. En
ĉi tiu religio, mi trovis pacon.
Kvakerismo estas tre grava por mi. Estas kiel mi rilatas al
nia mondo, kiel mi kreas miajn kredojn politikajn, kaj kiel mi retrovis pacon ĉiutage. Kvakeruloj kredas ke, interne de
ĉiu estas la sama animo, la Enternen Lumo de Kristo. La ideo de la Enternen
Lumo estas iomete simila ol la ideo de la Budha Animo en budhismo. Ĝi estas la
semo de boneco en ĉiu, kaj la voĉon kiun oni povas aŭdi, aŭ senti, dum mediteco. Fakte, la plej ofte uzita praktiko en Kvakerismo estas tipo de aŭskulta mediteco, dum kiu ni eskultas kaj atendas la Lumon.
Kiam mi sentas ke mia uzado de esperanto pliboniĝas, mi
skribos pli pri mia religio. Por nun, tie ĉi estas la paĝojn el la libro kiu mi
priskribis. Ĝuu, kaj pacon!
No comments :
Post a Comment